Mia animo
Estas verda folio nun
La lunradioj banas ĝin
En la muziko de la herbo kreskanta.
Tiu ĉi naturo vekiĝanta
Kreskas denove ĉielen
Kvankam tro multaj ŝoseoj ĝin tranĉas
Kvankam tro multaj urboj ĝin sufokas.
La sama naturo vekiĝas ĉiu jare
Renaskanta el niaj civilizaj murdoj.
Kvankam ĉiu jare pli malforta,
Kvankam ĉiu jare pli malgranda,
Ĝi turnas sian vizaĝon al vivo.
(6-a de aprilo 2005)