Somere,
Ĉambro mia,
Infero fariĝas.
Tegmento, sunbanita, brulegas;
Unuetaĝe la varmo subenfluas
Bruligas l'aeron en miaj pulmoj.
Antaŭfenestre,
La foliaro
Verdegas, kreskegas,
Sunmakuligas.
Dumtag' mallumas,
Malmult' videblas,
Nur la varmego,
Spit' ventumiloj
Daŭras kreski
Ĝis miaj pensoj fandas
Kaj ĉio transformiĝas
En somerdormo.
(30-a de junio 2005)